La 9-an de junio 2003, frumatene ie en ĝangalo
apud NN grupo de nelokaj fanatikuloj efektivigis aŭdacan provon trovi
e-tendaron laŭ vojklarigo, kompilita de la organiza komitato kunaŭtore
kun Susanin I.
Persekutita de kularoj kaj pluvego la grupo de frenezuloj
renkontis same fidelajn al e-movado kamaradojn, akompanantaj de 2 indiĝenojn.
La dua grupo vagadis dum jam 2 diurnoj, kio pruvas altan kvalifikon de Susanin
I.
Lacigitaj de longa vojaĝo kaj manko de suno la turistoj
aranĝis bivakon sur bordo de Luĥ. Sendita esploristaro post multhora
serĉado trovis maskigitan bazejon de esperantistoj zorgeme kovritan de
eskadreto de elektitaj kuloj.
Varvara Murawova, S-Pb.
Mi forgesis pri mia laboro kaj ĝuis periodon de
plena trankvileco. Bedaŭrinde mi ne povis ‘provludi’ antaŭe, ĉar
en Eŭropo ekzemple fajrado estas melpermesita.
Ivo Miesen, Niderlando
Por mi la tendaro estis tre valora: mi multe eksciis
pri mi mem kaj pri aliaj homoj.
Alisa Ŝoliceva,
Mi jam delonge atendis tiun liberan kaj nekutiman
esperantistan tendaron.
Pavel Bruĥis, Moskvo
Tiu tendaro estis por mi ege grava afero. Dum la unuaj
minutoj de ĝi, kiam ni serĉis la vojon en absolute nekonata loko sub
pluvego, sen iu helpo aŭ gvidanto, mi eksentis vere vireme. Kaj tiu sento
ne malaperis kun tagoj: mian ambicion tiel vundis, ke ni preskaŭ nenion
trovis el kawitaj aĝoj, ke post tio mi uzis ĉiun liberan minuton por
ke iri kaj serĉi. (La areo de ludo estis 5 km – rimarko de aŭtoro).
Mi sentis fieron, kiam nia teamo gajnis en konkursoj kaj revivis la sentojn,
kiun mi ne havis de infaneco – partopreni kaj gajni. Tio signifis por mi des
pli, ĉar mi nun havas trankvilan laboron kaj mi tre dankas organizantojn
por ebleco denove senti miajn fortojn kaj kapablojn. Mi revas, ke mi partoprenos
NESTOn sekvontjare.
Andrej Konopljanov el Dimitrovgrad
La 10-an de junio 2003 komenciĝis
NESTO – Naturista Esperantista Somera Tendaro ie en ĝangalo sur bordo de
rivero Luĥ apud Niĵnij Novgorod.
Post 5 jaroj de aktiva laboro niĵegorodanoj
fin-fine komprenis,
Kion volas organiza teamo? Ke
programo okaziĝu memzorge, ke programeroj komenciĝu ĝustatempe,
ke ĉiuj parolu esperante, kaj estu kreita bona esperantista etoso.
Kion volas ripozantoj? Ke neniu ilin
veku matene, vizitigu e-kursojn kaj aliajn programerojn, paroligu esperanton,
sed la renkontiĝo estu interesa, programplena kaj kun ege bona etoso.
La 10-an de junio
2003 en Niĵegorodan neston venis 29 homoj, 24 el kiuj volis iĝi la
lastaj herooj. (Aliaj kvin formis organizan teamon kaj volis simple ripozi en
arbaro en bona kompanio de esperantistaj amikoj). La unuaj estis dividitaj en 2
birdarojn,
De la unua tago du
birdaroj konkuradis en bruligado de fajroj kaj estingado de incendioj, konstruado
de nestoj kaj detruado de nestoj de malamikoj, kuirado de vegetara manĝado
kaj montrado de sia feliĉo pro malesto de viando (ankaŭ ovaĝoj,
laktaĵoj kaj drinkaĵoj). Por ke sukcese travivi tiun malfacilan
periodon de nekutima vivo, homoj ĉiutage preĝis al sankta arbo, kiun
ili kun koroj ekhaltantaj desegnis kun 40 medaloj ‘Gajninto’.
Laŭ la ĉefa ideo de tendaro, post ĉi
semajno nestanoj devis enhavi multegajn sciojn kaj konojn de elvivado en
severaj kondiĉoj de sovaĝa naturo.
Pro tio multaj taskoj estis ligitaj kun
orientado en arbaro, transsendado de informo per lumsignaloj, movado en
interkruciĝa loko kun fermitaj okuloj nur sekvante la komandoj de
samteamanoj pere de ricevsendiloj. Ankaŭ por defendi sin de probabla iu,
birdaranoj pafadis el pafarkoj kaj lazerindikiloj, ĵetis lancetojn (äđîňčęč) kaj kamufliis sin en malfermita
loko.
Ni povas konstati, ke homoj, venintaj
al nia tendaro estis bone preparitaj al obstakloj korpe kaj anime, kaj
malsukcesoj ilin absolute ne konfuzis. Imagu vi, kiam orientinde en arbaro ili
anstataŭ horloĝoj, filmoj, kalkuliloj kaj suko (kion ni ... ne tro
bone kawis) trovis militan bazejon, ili ne iome ĉagreniĝis, kaj
revenis en tendaron kun manoj plenaj de gasmaskoj kaj grenadoj, kaj laŭvoje
prikonsentis, ke militistoj nin autumados al Froliwi fine de la tendaro.
Al Niĵegoroda nesto kun siaj
gepatroj venis 5 infanoj de 1 ĝis 6 jaroj. Por ke ili pli frue kaj facile
ekdormu vespere birdaranoj kreis novan ĵanron de nokta fabelo: ‘lazerwoŭ’.
Jen kiu estis la tasko: teamanoj ricevis ĉiu po lazerindikilo kun 10-12
kapoj, donintaj diversajn desegnojn, kaj uzinte ju pli multe, des pli bone da
ili, birdaranoj devis montri kaj rakonti fabelojn. Mi ĝis nun memoras
duonhoran fabelon pri juna pawtisto, kiu volis iĝi kozmonaŭto, por
kiu Aleksandr }rustalev gajnis la solenan titolon de ‘Rakontisto-fabelisto de
NESTO’.
En paŭzoj inter kruelaj
turmentoj, nestanoj amuzis sin, partopreninte la konkursojn en korpopentrado,
naturkostumo, figuro el sablo. Unuafoje en mia vivo mi vidis, kial korppentritaj
personoj dum 40 minutoj staris wultro al wultro apud kaj en malbrulanta fajro
(sub tegmento) por ke savi la arto de pluvegaj strifluoj- verwajne organizantoj ne devis aranĝi ĉi
konkurson je la 13a de julio. La plej kreemaj personoj de tendaro iĝis
Alisa Ŝoliĉeva el Ivanovo (wi gajnis en korpopentrado) kaj Lera Puĉkarskaja
el Dimitrovgrad (si faris la plej belan kostumon el lapoj kaj kariko).
Por ke la vivo en la tendaro ne
wajnis al nestanoj tre facila, ni organizis akoraŭ unu septagan konkurson
‘Ora Skribilo’. Ĉiu teamo devis ĉiutage skribi raporton pri la
pasinta tago. La titolon,
Ĉio estus tro bone, se ne tri
grandaj problemoj de la tendaro: kuloj, pri kiuj vi jam legis; pluvoj, kiujn mi
jam menciigis, kaj rivero, kiu pawo post pawo strebis okupi la grandan
fajrlokon. Eĉ la vortoj de Lena Alopina, wi ĵus revenis el
Sed ne forgesu, ke
NESTO havis la programon ‘La lasta heroo’, kio signifas, ke homoj partoprenis
la programon por ke gajni la titolon kaj grandan monsumon - $100. Uzante la
eblecon, membroj de niĵegorada klubo ‘Ĉapelo’ volas danki sian
sponzoron – INOE (Internacia Naturista Organizo de Esperantistoj), kiu subtenis
la tendaron per multegaj mon- kaj aĵpremioj. Vi ne
povas imagi,
Laŭ la
reguloj de tendaro ĉio, kion faris la teamoj, estis pritaksita de Libera
Birdaro (organizteamo) /almenaŭ teamanoj tiel pensis/. Inkluzive ĝustatempan
vekiĝon, kuiradon, alvenon al programeroj, partoprenon, esperantparoladon
k.t.p.
Ĉi tie vi
devas demandi,
Kaj – kun fiero ni devas diri – ĉi
tio estis la unua vere esperantista aranĝo de ‘Ĉapelo’, ĉar ĉiujn
porgramerojn ni gvidis nur en esperanto. Certe al ni ege helpis ĉeesto de
Ivo Miesen en striga nesto – li ruse nenion komprenis /aŭ pretendis tiel/,
pro tio eĉ la plej sindonaj krokodiloj post du-tri vanaj provoj komuniki
kun li kraĉis kaj ekparolis ... la lingvon, kiun ili nomis kaj ni
konsentis konsideri ‘esperanto’. Laŭ mi, la tendaro iĝis vere
esperantista ankaŭ dank al Boogier (Aleksej Kozlov), kiu dekomence planis
striktan lingvan disciplinon kaj 4 aŭ 5 monatoj antaŭ la tendaro
komencis paroli kun niaj klubanoj nur en esperanto. Eĉ laŭ telefono
ni per esperanto nin turmentis. Mi povas diri, ke al nia kontentigo ni
rimarkis, ke ni pli-malpli posedas tiun teruran lingvon, sed – ve! – unu tre
bezonatan dum tendaro vorton ni eĉ nun ne scias kaj garantias premieton al
la persono, kiu la plej precize tradukos en esperanton la vorton‘óçęîęîëĺéęŕ’.
Reveninte al la temo de la lasta
heroo. Ĉiutage dum vespera rondo libera birdaro premiis la herooj de la
tago kaj donis al la teamoj diverskoloraj poentojn. Neniu sciis, kion tio
signifis, ĝis fino de la tendaro. Sed dum la lasta vespero, kiam ni
anoncis, ke ĉiuj partoprenos elektadon de la lasta heroo, sed laŭ la
reguloj li povas esti nur membro de gajninta teamo, homoj komprenis, ke tio
estis ne simple tiel. Flava poento – poento de suno kaj leontodoj – donis al
teamoj 1, ruĝa poento – poento de fajro kaj vespera ĉielo – 2, kaj
verda poento – poento de arbaro kaj espero – 3 poentojn. Laŭ la kvanto de
fadenoj sur lignaj rondoj gajnis la teamo de krokukoloj, kaj duono de voĉoj
estis donita al Andrej Konopljanov el Dimitrovgrad, kiu iĝis la lasta
heroo.
Niĵegoroda klubo ‘Ĉapelo’
dankas ĉiujn nestanojn por aktiva partopreno, ĝustatempaj vekiĝoj,
bongusta kuirado, altnivela esperantparolado, sufiĉe agrabla vetero kaj
nekredeble bona etoso. Al ni wajnas, ke ni faris la plej interesan kaj
neordinaran someran esperantistan renkontiĝon. Ni esperas gastigi vin ĉiuj
en nia NESTO-2003, sed...
- ĝis kiam mi ankoraŭ ne
finis skribi, mi volas malkovri ankoraŭ unu sekreton de sukcesa e-renkontiĝo:
ni nenion anoncis antaŭe, nek kio okazos, nek kiam ĝi okazos, pro tio
nia programo havis nek malsukcesojn, nek malfruaĵojn. Pro tio -
... kio ĉi tio estos, ankoraŭ
estas sekreto...
Etulino, Niĵnij Novgorod